Hosted by uCoz
  Главная
  Проекты
  Учебная литература
  Культурная революция
  Софт

© Juĉjo, 2005 — 2009
 

Kio estas rido?


Новая версия проекта "Выучи эсперанто!" - http://www.lernolibro.info/.

De kio dependas humurgusto?

        La plej amuza anekdoto estas trovita! Tion faris anglanoj. Interrete estis ekzistanta speciala paĝaro: "Laboratorio de rido". Dum unu jaro vizitantoj povis publikigi amatajn de ili humuraĵojn, noti pri la aliaj kaj demandi en demandaro. Entute en voĉdonado partoprenis 2 milionoj da homoj el pli ol 30 landoj. La plej amuza anekdoto estis elektita el 40 000 de la publikitaj.
        Jen estas tiu anekdoto:
        La paro iras tra la arbaro. Subite unu el ili falas, spiro haltiĝas. Kunulo elprenas poŝtelefonon kaj telefonas al helpservo: "Mia amiko mortis! Kion mi devas fari?" Flegisto respondas: "Trankviliĝu! Mi povos helpi al vi. Sed antaŭ ĉio konvinkiĝu, ke li certe mortis." Silento, baldaŭ sonas pafo. Viro ankoraŭfoje prenas aŭskultilon: "Okej... konvinkiĝis, kion mi faru plu?"
        Kial ĉi tiu anekdoto estas la plej amuza?
        Estas 3 kaŭzoj de rido:
        1. humuro, aperiginta senton de supereco.
        2. humuro, malaperiginta streson.
        3. humuro, bazita je kalemburo.
        "Anekdoto-venkinto" entenas ĉiujn 3 elementojn.
        Laŭ rezultoj de la demandaro, la plej ridema nacio estas germanoj, kaj la plej seriozaj estas kanadanoj.Ankaŭ humurgustoj de la popoloj diferencas: Loĝantoj de Anglio, Irlando, Aŭstralio kaj Nov-Zelando preferas humuraĵojn, bazitajn je vortludo:
- Kion oni povas rakonti pri la viro, kiu senhariĝas de antaŭe?
- Li ofte pensas.
- Kion oni povas rakonti pri la viro, kiu senhariĝas de malantaŭe?
- Li ofte seksumas.
- Kion oni povas rakonti pri la viro, kiu senhariĝas de antaŭe kaj malantaŭe?
- Li ofte pensas, ke seksumas.

        Loĝantaro de Nordameriko ŝatas humuraĵojn, kie ekzistas sento de supereco: oni ridas pri homo, aspektanta malsaĝe. Estas popularaj anekdotoj pri riĉeco, geedza maldependeco:
        Du uloj ludas golfon. Kiam ili atingas la trian truon, funebra procesio pasas. Unu el la golfludantoj haltas, demetas la ĉapelon, kaj staras senmove, ĉapelo sur koro, ĝis kiam la procesio forpasis. La alia golfludanto diras:
- Tio estis tre bona kaj afabla.
Remetante la ĉapelon sur la kapon, la unua golfludanto diras:
- Mi agis kiel eble plej bone. Ŝi estis tre bona edzino.

        En Francio, Danlando, Belgio popularas anekdotoj pri supernaturaj situacioj. Precipe oni ŝatas humuraĵojn pri geedziĝo, familio kaj rilatoj kun parencoj:
        Malsanulo diras al kuracisto:
- Doktoro, hieraŭ mi misparolis laŭ Frejd. Ĉe tagmanĝa tablo mi volis peti bopatrinon transdoni al mi buteron, sed anstataŭe mi diris: “Vi, stultulino, mian tutan vivon rompis.”

        Interese, ke germanoj ne preferas iun specon de humuro, povas esti, ke pro tio ili estas la plej ridema nacio.
        Ĉiu nacio havas objekton por rido. Tiu objekto kutime estas najbaraj nacioj: hispanoj ridas pri portugaloj, amerikanoj – pri kanadanoj, kanadanoj – pri ukrajnanoj, francoj kaj nederlandanoj – pri belgoj, finnoj – pri svedoj, svedoj – pri norvegoj, rusoj – pri ĉukĉoj.
        Kiel opinias sciencistoj, humursento dependas de sekso: viroj preferas anekdotojn pri seksumado, politiko kaj agreso. Ankaŭ ili ŝatas anekdotojn, kie virino aspektas malsaĝe; virinoj ŝatas intelektajn anekdotojn, bazitajn je vortludo.Ridemaj homoj je 40% malpli riskas ekmalsani je kor-angiaj morboj ol la mornaj. Ĉi tiun diferencon oni rivelis dum unu esploro. Ni neglektas tian seriozan profilaktan kaj terapian rimedon kiel rido. Cetere, dum lasta tempo rido-terapio pli disvastiĝas en la tuta mondo.

Ridu ĉiam!

        Okcidentaj kuracistoj serioze cerbumis pri efiko de rido por fizika stato de homo dum 60-aj jaroj, kiam estis publikigita mondfama libro de Normann Kasins (Norman Kazins) “Anatomio de morbo”. La aŭtoro suferis de turmenta malsano de vertebraro. Ŝanco de resaniĝo estis 1:500. Por distriĝi kaj forgesi konstantan doloron, li ekspektis komediojn – kaj subite komprenis, ke 10 minutoj da rido donis ne malpli ol 2 horojn da dormo sen doloro. Sang-analizoj konfirmis pliboniĝon de stato de malsanulo post la seanco de rido-terapio. Kasins planis kurson por resanigo, kalkulis “dozadon”, oftecon de apliko de originala kracilo, kaj estis miraklo – li resaniĝis. Kaj tio estas komenco de scienca ratio al rido.Anesteza efekto de rido estas konfirmita per multaj esploroj. Precipe tio koncernas paliativon de hektika doloro dum artrito, traŭmato de vertebraro, neŭrologiaj morboj... Multaj kuracistoj opinias, ke rido kaŭzas enĝeton de endorfinoj – substantoj, posedantaj sedativan efekton – en sangon. Rido estas ankaŭ rimedo, forte malstreĉanta muskolojn. Elprovu ĉi-tion dum esploro: rideginte, forviŝinte larmojn, atentu staton de via korpo – ĝi iĝos pli malstreĉa. Ĝuste ĉi tiu fakto forigas doloron.

Deŝercu de virusojn!

        Ankaŭ nia imuna sistemo ŝatas ridi, kaj tiel forte, ke ĉi tiun fakton atentis psikonejroimunologio. Reakcio de imuna sistemo al rido inversas reakcion al streso. “Hi-hi”, “ho-ho” kaj “ha-ha” sonas kiel anonco pri urĝa mobilizo de protektaj kaĝoj-sikarioj, T-limfakaĝoj, imunoglobuloj, interferonoj – alievorte, ĉiu armeo, respegulanta atencintojn. Amantoj ridi pli malofte malsanas – tio estas science konfirmita fakto. Unu el esploroj montris ke beboj de ridemaj patrinoj malsanas je gripo pli malofte!



Идея и создание: Гуров Юрий
E-mail: jucxjo©yandex.ru