Новая версия проекта "Выучи эсперанто!" - http://www.lernolibro.info/.
|
EK – Esperanta Klavaro por Vindozo
9x/ME/NT/2000/XP |
|
EK estas programo, kiu permesas tajpi esperantajn ĉapelitajn literojn en ĉiuj
vindozaj programoj, korekte subtenantaj Unikodon (kiel Word, Outlook, Internet
Explorer, Mozilla kaj aliaj), kaj eventuale en aliaj programoj, permesantaj
enmeton en signaro Latina-3. EK funkcias sub Vindozo 95/98/ME kaj Vindozo
NT4/2000/XP.
EK permesas uzi prefiksajn kaj postfiksajn modifajn klavojn por enmeto de
ĉapelitaj literoj, kaj ankaŭ atribui ĉapelitajn literojn rekte al certaj klavoj.
Piktogramo de EK ĉiam rezidas en la sistema taskopleto,
kaj vi povas aktivigi aŭ malaktivigi EKon, klakinte sur la piktogramo per
maldekstra musbutono. Vi povas ankaŭ, klakinte per dekstra musbutono, voki
menuon, kiu ebligas voki la agordofenestron, voki helpon aŭ haltigi la
programon.
EK estas liverata kun fontaj tekstoj de la programo, laŭ la kondiĉoj de Ĝenerala Publika
Permesilo. Por elpakigi la fontajn tekstojn, uzu arkivilon WinRAR.
|