PMEG

Gramatika vortareto

PMEG uzas novspecajn gramatikajn esprimojn. La sekva listo enhavas mallongajn klarigojn de ili. Iuj gramatikaj esprimoj de PMEG estas tamen tiel memklarigaj, ke ne necesas ilin listigi ĉi tie. La tradiciaj vortoj, kiuj menciiĝas en la klarigoj, estas laŭ PAG. Rimarku, ke la PMEG-aj esprimoj ne ĉiam estas precize samsignifaj kiel la respondaj vortoj de PAG.

afikso

Radiko, kiu estas uzata precipe por fari kunmetitajn vortojn. Afiksoj, kiujn oni metas post aliaj radikoj, nomiĝas sufiksoj (= postafiksoj). Afiksoj, kiujn oni metas antaŭ aliaj radikoj, nomiĝas prefiksoj (= antaŭafiksoj).

aktivo

La ordinara speco de frazo, en kiu la subjekto estas tiu, kiu faras la agon de la ĉefverbo. Vidu pasivo.

apudmeto

Frazparto, kiu (normale) staras tuj post alia frazparto, kaj montras la saman aferon per aliaj vortoj. Tradicie nomata "apozicio".

A-vorta frazparto

Frazparto, en kiu la ĉefvorto estas A-vorto.

A-vorteca vorteto

Vorteto, kiu povas roli simile kiel A-vorto, kvankam ĝi ne havas A-finaĵon. Ekzemple tiu, iu, ĉia, kies, ĉies, ambaŭ. Tradicie nomata "pronomo".

A-vorto

Vorto kun la finaĵo A. Tradicie nomata "adjektivo".

ĉeffrazo

Ordinara memstara frazo. Tradicie nomata "ĉefpropozicio". Vidu subfrazo.

ĉefverbo

Verbo kun iu el la finaĵoj AS, IS, OS, U, US. Tradicie nomata "predikato" aŭ "finitivo".

ĉefvorto

La plej grava vorto en frazparto. Aliaj partoj de frazparto estas rektaj priskriboj de la ĉefvorto. Tradicie nomata "kerna vorto".

diftongo

Vokala sono, en kiu la lango moviĝas de unu pozicio en la buŝo al alia.

duonvokalo

Sono, kiu laŭ la elparola maniero estas (mallonga) vokalo, sed kiu rolas en la lingvo kiel konsonanto.

ekkria vorteto

Vorteto, kiu esprimas senton. Ekzemple ho, he, ha, lo, stop, baf. Tradicie nomata "interjekcio".

eksafikso

Vidu ŝajnafikso.

E-vorteca vorteto

Vorteto, kiu povas roli simile kiel E-vorto en frazo, kvankam ĝi ne havas E-finaĵon. Ekzemple tiam, kiel, iom, nenie, tre, ankoraŭ, hodiaŭ, ĉi, for. Tradicie nomata "primitiva adverbo".

E-vorta frazparto

Frazparto, en kiu la ĉefvorto estas E-vorto.

E-vorto

Vorto kun la finaĵo E. Tradicie nomata "adverbo", sed la vorto adverbo inkluzivas ankaŭ multajn vortetojn, kiuj ne havas E-finaĵon. Tiaj vortetoj nomiĝas en PMEG E-vortecaj vortetoj.

finaĵo

Lingva elemento, kiun oni metas post radiko, kunmeto aŭ vorteto, por fari vorton, aŭ por ŝanĝi la signifon de vorto. O, A, E, I, AS, IS, OS, US kaj U estas vortklasaj finaĵoj. J estas multe-nombra finaĵo. N estas rolfinaĵo.

frazenkondukilo

Vorteto, kiu enkondukas subfrazon, kaj ligas ĝin al ĝia ĉeffrazo. Ekzemple ke, ĉar, dum, kiam, kvankam. Tradicie nomata "subjunkcio".

frazeto

Malpreciza esprimo por grupo de vortoj, kiuj iel kunapartenas. Uzata ĉefe kiam temas pri vortfarado. Vidu frazetvorto. Tradicia esprimo por "frazeto" ne ekzistas.

frazetvorto

Speco de kunmetita vorto farita el frazeto (vortgrupo), kiun oni vortigis per aldono de ia posta elemento (ekz. vortklasa finaĵo). Vidu kombino. Tradicia esprimo por "frazetvorto" ne ekzistas.

frazo

Kompleta eldiro kun ĉefverbo kaj normale ankaŭ aliaj frazpartoj. Tradicie nomata "propozicio".

frazparto

Vorto aŭ vortgrupo, kiu ludas unu frazrolon. Vidu ĉefvorto kaj priskribo.

frazrolo

Rolo, kiun frazparto rolas en frazo. Tradicie nomata "frazelemento".

imaga modo

US-formo de verbo. Ĝi montras, ke la ago aŭ stato ne estas reala, sed nur imagata, fantazia. Ankaŭ nomata US-modoUS-verbo. Tradicie nomata "kondicionalo".

kombino

Speco de kunmetita vorto, en kiu la lasta parto (krom la vortklasa finaĵo), montras la bazan signifon. Tiu lasta parto nomiĝas ĉefelemento. Tio, kio staras antaŭ la ĉefelemento, precizigas la signifon, kaj nomiĝas preciziga antaŭelemento. Vidu frazetvorto. Tradicia esprimo por "kombino" ne ekzistas.

komplemento

Frazparto, kiu diras, en kiu maniero, en kiu loko, en kiu tempo, per kiu ilo k.t.p., okazas la ĉefverbo. Ĉiu frazparto krom ĉefverbo, subjekto, objekto kaj perverba priskribo, estas komplemento. Tradicie nomata "adjekto".

konsonanto

Ĉiu litero aŭ sono en Esperanto krom A, E, I, O kaj U, kiuj estas vokaloj.

kunliga vorteto

Vorteto, kiu kunligas samrolajn vortojn, frazpartojn aŭ frazojn. Ekzemple kaj, aŭ, sed. Tradicie nomata "konjunkcio".

modo

Maniero, en kiu ago aŭ stato estas prezentata. La Esperantaj verboj distingas inter kvar modoj: neŭtrala modo, reala modo, vola modo kaj imaga modo.

multe-nombro

Pli ol unu afero. Tradicie nomata "pluralo". La finaĵo J montras multe-nombron, kaj nomiĝas multe-nombra finaĵo. Tradicie nomata "plurala finaĵo". Vidu unu-nombro.

nerekta objekto

Vidu objekto.

nerekta parolo

Rerakontado de ies penso, diro, opinio, decido, demando, rimarko k.s., per subfrazo. Vidu rekta parolo.

neŭtrala modo

I-formo de verbo. Ĝi nomas agon aŭ staton sen montri, ĉu ĝi estas reala, imagata, fantazia aŭ volata, kaj sen montri tempon. Ankaŭ nomata I-modoI-verbo. Tradicie nomata "infinitivo".

nombrovorto

Vorto, kiu montras nombron. Se ĝi estas senfinaĵa vorteto, ĝi nomiĝas nombra vorteto. Tradicie nomata "numeralo". Nombrovorto, kiu havas A-finaĵon, kaj kiu montras vicordon, nomiĝas vicorda nombrovorto. Tradicie nomata "ordinalo".

objekta verbo

Verbo, kiu povas havi objekton. Tradicie nomata "transitiva verbo". Vidu senobjekta verbo.

objekto

Frazrolo, kiu montras tion, kio estas rekte trafata de la ago de la ĉefverbo. Foje oni parolas pri "rekta objekto" (= objekto) kontraste al "nerekta objekto". "Nerekta objekto" nomiĝas en PMEG al-komplemento. Ordinara (rekta) objekto estas tradicie nomata ankaŭ "akuzativa objekto". Nerekta objekto estas tradicie nomata ankaŭ "dativa objekto".

O-vorta frazparto

Frazparto, en kiu la ĉefvorto estas O-vorto.

O-vorteca vorteto

Vorteto, kiu povas roli simile kiel O-vorto, kvankam ĝi ne havas O-finaĵon. Ekzemple tio, tiu, mi, ili, ambaŭ. Tradicie nomata "pronomo".

O-vorto

Vorto kun la finaĵo O. Tradicie nomata "substantivo".

participo

Vorto kun unu el la sufiksoj ANT, INT, ONT, AT, IT kaj OT.

pasivo

Speco de "inversa" frazokonstruo, en kiu tio, kio ordinare (en aktivo) estas objekto, aperas kiel subjekto. Vidu aktivo.

persona pronomo

Vidu pronomo.

perverba priskribo

Vidu priskribo.

poseda pronomo

Vidu pronomo.

prefikso

Vidu afikso.

priskribo

Rekta priskribo priskribas la ĉefvorton de frazparto, kaj estas mem parto de tiu frazparto. Tradicia gramatiko uzas la vortojn "epiteto" kaj "suplemento". Perverba priskribo estas memstara frazparto, kiu priskribas la subjekton aŭ la objekton pere de verbo. Tradicie nomata "predikativo".

pronomeca vorteto

Vorteto, kiu same kiel persona pronomo anstataŭas tutan O-vortan frazparton. Ekzemple ambaŭ, tiu, nenio. Tradicie nomata "pronomo".

pronomo

Iu el la O-vortecaj vortetoj: mi, vi, li, ŝi, ĝi, ni, ili, oni kaj si (kaj ci). La baza formo de pronomo nomiĝas pli precize persona pronomo. Tradicie oni parolas pri "personpronomo" aŭ "personalo". Se oni aldonas A-finaĵon al pronomo, ĝi fariĝas poseda pronomo: mia, via, lia, ŝia, ĝia, nia, ilia, onia kaj sia (kaj cia). Tradicie oni parolas ankaŭ pri "posedpronomo" aŭ "posesivo". Tradicie la vorto "pronomo" inkluzivas ankaŭ multajn aliajn vortetojn, kiuj en PMEG nomiĝas pronomecaj vortetoj, O-vortecaj vortetoj kaj A-vortecaj vortetoj.

radiko

Lingva elemento, kiu bezonas finaĵon por fariĝi vorto. Vidu vorteto.

reala modo

AS-formo, IS-formo aŭ OS-formo de verbo. La reala modo montras, ke la ago aŭ stato estas reala, ne nur imagata aŭ volata. Tradicie nomata "indikativo".

rekta objekto

Vidu objekto.

rekta parolo

Rerakontado de ies penso, diro, opinio, decido, demando, rimarko k.s., per (pli-malpli) laŭvorta citaĵo. Vidu nerekta parolo.

rekta priskribo

Vidu priskribo.

rilata KI-vorto

KI-vorto, kiu enkondukas rilatan (nedemandan) subfrazon. Tradicie iuj el ili nomiĝas "rilativo", "rilativa pronomo" aŭ "rilatpronomo".

rilata subfrazo

Subfrazo, kiun enkondukas rilata (nedemanda) KI-vorto. Tradicie iuj el ili estas nomataj "rilativa subpropozicio".

rolfinaĵo

La finaĵo N. Tradicie nomata "akuzativo". Vidu rolmontrilo.

rolmontrilo

Vorteto aŭ finaĵo, kiu montras la rolon de frazparto en la frazo. Mankas tradicia esprimo. Tia vorteto nomiĝas rolvorteto. La finaĵo N estas rolfinaĵo.

rolvortaĵo

E-vorto kaj rolmontrilo, kiuj rolas kune kvazaŭ unu rolmontrilo. Ekzemple dekstre de, konforme al, kompare kun, koncerne ...N. Tradicie nomata "prepoziciaĵo".

rolvorteto

Vorteto, kiu montras la frazrolon de la posta frazparto. Tradicie nomata "prepozicio". Ekzemple sur, en, ekster, per, pro, je, krom, tra, anstataŭ. Vidu rolmontrilo.

senobjekta verbo

Verbo, kiu ne povas havi objekton. Tradicie nomata "netransitiva verbo". Vidu objekta verbo.

sensubjekta verbo

Verbo, kiu ne bezonas subjekton. Tradicia esprimo por "sensubjekta verbo" ne ekzistas. Vidu subjekta verbo.

subfrazo

Frazo, kiu rolas kiel frazparto de alia frazo. Tradicie nomata "subpropozicio". Vidu ĉeffrazo.

subjekta verbo

Verbo, kiu devas havi subjekton. Tradicia esprimo por "subjekta verbo" ne ekzistas. Vidu sensubjekta verbo.

subjekto

Frazrolo, kiu (en aktiva frazo) montras tion, kio faras la agon de la ĉefverbo.

sufikso

Vidu afikso.

ŝajnafikso

Radikparto, kiu ŝajnas esti afikso, kvankam ĝi tute ne estas. Se temas pri io, kio estis vera afikso en la origina lingvo, oni parolas pri eksafikso. Tradicie eksafikso nomiĝas "pseŭdoafikso".

tabelvorto

Iu el tiuj 45 vortetoj, kiuj komenciĝas per ki-, ti-, i-, ĉi-neni-. Tradicie nomata ankaŭ korelativa vorto.

unu-nombro

Unu afero. Tradicie nomata "singularo". Vidu multe-nombro.

verbo

Vorto kun iu el la finaĵoj I, AS, IS, OS, U kaj US. Vidu ĉefverbo.

vicorda nombrovorto

Vidu nombrovorto.

vokalo

Iu el la literoj aŭ sonoj A, E, I, O kaj U. Ĉiuj aliaj literoj kaj sonoj en Esperanto estas konsonantoj. Vidu duonvokalo.

vola modo

U-formo de verbo. Ĝi montras, ke la ago aŭ stato ne estas reala, sed nur volata. Ankaŭ nomata U-modoU-verbo. Tradicie nomata "volitivo"aŭ "imperativo".

vorteto

Lingva elemento, kiu povas roli kiel vorto sen bezono de finaĵo. PAG parolas pri "solstariva lingvoelemento". Vidu radiko.

vortklasa finaĵo

Vidu finaĵo.


Tradiciaj gramatikaj vortoj

Jen listo de tradiciaj gramatikaj vortoj kun la plej proksimaj PMEG-aj esprimoj. La tradiciaj vortoj estas pli-malpli laŭ la sistemo de PAG. Rimarku, ke al unu PAG-a vorto povas respondi pli ol unu PMEG-a esprimo, kaj inverse. La liston oni do uzu tre singarde. Tio, kio estas egala en PAG kaj en PMEG, ne enestas en la listo. Mankas en la listo ankaŭ multaj PAG-aj vortoj, por kiuj PMEG ne uzas ian specialan gramatikan esprimon. Rimarku, ke aliaj gramatikistoj uzas aliajn sistemojn, kiuj normale estas sufiĉe similaj al tiu de PAG, sed kiuj povas diferenci en detaloj.


Dosierdato: 22 Oktobro 2001 (21:20:12)
<http://bertilow.com/pmeg/pmeg10/gramvort.php>
<http://purl.oclc.org/net/bertilow?d=pmeg/pmeg10/gramvort.php>