Hosted by uCoz
  Главная
  Проекты
  Учебная литература
  Культурная революция
  Софт

© Juĉjo, 2005 — 2009
 

Babilado - 3


Новая версия проекта "Выучи эсперанто!" - http://www.lernolibro.info/.

ab/k 140, Poĉtamt, SU-700000
Taŝkento, Uzbekujo

la 21-an de marto 1996

      Kio estas babilado? Tio estas fragmentoj el miaj leteroj por miaj amikoj.
      La pleja parto el ili estas instruistoj. Mi trovis tion interesa kaj decidis dissendi al iuj Esp-organizaĵoj de la mondo. Tion mi faras ne por famiĝi. Preskaŭ ĉiuj esperantistoj iĝas famaj tra la E-mondo, se almenaŭ unufoje partoreni en iu UK aŭ aperigi en iu E-periodaĵo iun almenaŭ grumblaĵon.
      Al mi okazis kaj tio kaj tio ĉi. Krom ĉio el mia plumo libroforme aperis traduko de fama soveta aŭtoro. Ĝin eldonis Hungara EA. Mia celo estas ricevi helpon, t.e. kunlaboron, unuvorte interhelpon, ĉar mi mem deziras helpi.
      Miajn unuajn babiladojn (Babilado-1, Babilado-2) oni tamen rimarkis. Mi dankas multege al la Angla Esperanto Teacher. En ĝi aperis du paĝoj el Babilado-1 kun tia antaŭparolo "... Letero de ESPerevertajlo plenŝtopita de interesaĵoj el kiuj ni elektis kelkajn interesEGaĵojn." Promesoj aperigi ion en Franca esperantisto venis el UFE, la leterojn skribis s-ro C.Nourmont kaj per aminde grumbla tono tre simpatia Luise Marin. SAT-Amikaro rifuzis pri iu kunlaboro kun mi, ties respondeculo nomis la Babilado-1 "interesa, sed samtempe malĝojiga". Kial malĝojiga?
      Mi opinias, la strikoj en via lando okazas ne pro bela vivo. Tio estas unu el la metodoj de la lukto. Mi, same kiel vi, deziras, ke "la franca popolo venku kaj tie ne aperu faŝismo kaj mezepoka barbareco."
      Dum la tuta evoluo de la homaro okazadis politikaj, klasaj bataloj, sed oni ĉiam volis manĝi, havi belecon, ami proksimulojn, havi kaj kreskigi la infanojn, okupiĝi pri arto k.s. Jes, ekzistas eternaj aĵoj kaj ecoj, kiuj estas super la bataloj. Unu el tiuj aĵoj estas evoluigo de la internacia lingvo. Kaj vi tute pravas, ke sen internacia lingvo, interpopola komprenigilo ni ĝuste falos en la kavon de barbareco. Pro tio multan parton de mia vivo mi dediĉas al instruado de Esperanto al la infanoj. Tio min helpas senti min necesa.
      Mi elreviĝis pri instruado de etuloj pri Esperanto en tiu aspekto, kiel ĝi estis permesita al mi en la liceo, t.e. unu horon semajne. La 7-9-jaruloj deziras nenion studi serioize. Ili simple ne kapablas tion fari.
      Oni devas instrui ilin pri ĉio en luda formo. Por instrui la lingvon en luda formo oni devas havi almenaŭ tri horojn semajne. Sed la lernejaj aŭtoritatoj ne permesas tion. Mia dujara E-instruado al la etuloj donis nulan rezulton. Jes, la unuan jaron mi instruis nur Esp-on en du klasoj unuhore semajne. Por la sekva jaro aldoniĝis la angla. Jes, multaj miajn infanoj pli rapide ekposedis la anglan kaj atingis senpene siajn samaĝulojn, kiuj ne studis Esp-on. Tion ne rimarkis la lernejaj aŭtoritatoj. Se diri la veron, la pleja parto de miaj infanoj studas la lingvojn (ankaŭ Esperanton!) sen granda entuziasmo, ĉar ili ne estas uzataj ĉiutage, praktike, ankaŭ la angla kun sia magra laŭprograma vortprovizo por la unua jaro.
      Mi decidis ŝanĝi la taktikon pri la E-instruado, sed pri tio mi rakontos iom sube. La plej grava estas tio, ke la infanoj de mi nun ne lernas Esp-on devige, kiel tio estis en la lernejo. La infanoj studas la lingvon volonte kaj por la deziro koresponde amiki.
      Mi havas eblecon skribi mian leterojn per komputileto, kiun loterie gajnis mia edzino. La presilon por ĝi donacis mia angla amiko s-ro Robert Alexander, kiu laboras en Taŝkento kaj baldaŭ forlasos nin pro laboro en alia lando. Lia malavara koro por ĉiam restos en nia memoro. La sola estas malavantaĝo, foje finiĝas la inko por la presilo, kun granda peno mi trovis la inkon, sed la inkujo ne konvenis por la aparato. Per injektilo mi elsuĉis el ĝi la inkon kaj transverŝis en la mian. La presilo estas Hewlett Packard DeskJet 500. La komputilo estas oportunega afero - mi ofte eraras en la tajpado pro miaj dikaj fingroj kaj mallerteco - sed eblas ĉiam korekti la erarojn. Brile! Mi trovis en la apudeco Centron de infana tempopasigejo (mi mem elpensis tiun nomon - ĝi nomatas iom aliel). Tie mi aranĝis E-kurseton por lernejanoj, sed mi nomis ĝin Klubo de internacia korespona amikado aŭ amika korespondado. La infanoj venis al mi por skribi leterojn al alilandanoj. Pro tio, mi devas diri, ke mi havas multajn E-lernantojn, kiuj kun plezuro amike korespondas. Ili estas 8-l6-jaruloj. Nun mi instruas en tri lernejoj kaj planas viziti la kvaran, kie mi proponos E-instruadon, sed mi ne nomas tion E-instruado, sed Klubo de .... Ĉie mi uzas en la komenca stadio de la lernado mian lernolibron. La libro estas tre sukcesa por la infanoj diversaĝaj. Kvankam mi planis ĝin nur por la etuloj. Nu, ĝi taŭgas en la unua lernoperiodo por la pliaĝuloj. Tiun libron eble sendis al vi mia amiko Marc Bavant el Parizo. Poste ni transiras al la lecionoj el Soveta Uzbekistano. Mankas aliaj lerniloj! Nun mi vidas, iom malperFEKtaj estas la tieaj lecionoj. Sed iom oni povas pluki el ili por aranĝi lecionojn kaj doni hejmtaskojn.
      Mia amiko Jean-Claude skribis, ke "jam ekzistas diversaj metodoj por la infanoj kaj la aĉetantoj estas malmultaj en la esperanta komunumo." Metodoj eble estas multaj, sed ne multaj lernolibrojn mi vidis. Temas pri E-lernolibroj por infanoj. Ankaŭ estas malfacile ilin akiri. Pro tio mi verkis kiel mi povis kaj dekkelkobligis por miaj lecionoj en la lernejo. Apud la rusalingvaj klarigoj estas paralele tiuj en Esperanto. Tion oni povas traduki en ajnan lingvon. Estas problemo pri la la eldono. Mi vizitis presejon en Taŝkento, sed mi malsukcesis interkonsenti. En mia lando oni kutimas eldoni grandakvante kaj pri unu-du milkvanta eldono oni ne deziras paroli. La lernolibrojn la E-komunumo ne bezonas. Ilin bezonas potencialaj E-komunumanoj. T.e. tiuj kiuj studos nian lingvon. Mi rimarkis, ke en mia lando ĉiu lernolibro pri ajna lingvo estas furorlibro en vendado, ĉu temas pri suahili, ĉu pri finna lingvo. Mi estas certa, ke mi facile disvendos kelkmil lernolibrojn pri Esperanto nur en Taŝkento kaj ties ĉirkaŭajoj. Mi aŭdis kaj iom spertas, ke en iuj landoj la E-movadon partoprenas en la pleja parto olduloj. Ĝenerale la kvanto de homoj, uzantaj Esperanton aktive estas tre malgranda. Oni devas mikroskope serĉi junulojn, kiuj scipovus almenaŭ korespondi en tiu ĉi lingvo. Mi opinias, ke ni ĉiuj deziras prosperon por nia Movado. Kaj la Movado bezonas la freŝan sangon. Sed kie preni tiun sangon? Mi nun vidas, kiom da lernolibroj por infanoj estas eldonataj por studi la anglan. La lernolibroj estas multegaj, belaj, multkoloraj, allogaj kaj malgraŭ altega prezo ili estas disaĉetataj dum tre mallonga tempo. Ĉu vi povas diri, kiom da lernolibroj estas eldonitaj por infanoj en Esperanto. Kie ili estas reklamataj? Kiu scias, kiel ili aspektas? La plej nova estas Ludu kun ni. Mi ricevis unu ekzempleron el Italio de la Fundapax-projekto. Tie estas strangaj prezoj por Usono ĝi kostas 20 USD por Uzbekio 0,25 USD. Mi sendis tien kelkajn IRK, sed responde nenion ricevis. Krome la lernolibro estas dikega kaj tre "malrapida". Vi kaj mi klopodas bone fari ke niaj infanoj lernu Esperanton havu plumamikojn. Antaŭ tagoj venis letero de mia longedaŭra amiko el Francio. Li pensas same kiel vi, sed iom de alia vidpunkto. Li donis anoncon en sia fervojista bulteno kaj en minitelo: "Alvoko al ĉiuj esperantistoj. (sekvas miaj adreso kaj nomo), kun kiu mi konatiĝis dum mia vojaĝo en Centra Azio en l982, instruas Esp-on al geknaboj de 9 ĝis l6 jaroj. Li proponas al ni, esperantistoj, trovi samaĝajn geknabojn, kiuj skribos nacilingve mesaĝojn al tiuj junaj uzbekistananoj Iu el vi tradukos al Esperanto la leterojn, kaj kiam venos la respondoj en Esperanto, denove la samaj povos nacilingvigi ilin. Iom post iom iaj geknaboj, konstatante, ke ili mem povas diveni la skribitajn vortojn, estos scivolemaj koni profunde Esperanton. Ŝajnas tiu metodo estas bona por instigi la infanojn, ke ili interesiĝu pri nia lingvo. Mi esperas, ke la legantoj de tiu alvoko favore reagos. G.Blary el Arles." Imagu, tiu homo havas pli ol 80 jarojn! Se diri la veron, nur unu persono, nur unu avo petis korespondanton por sia nepino. Mi dankas la sorton ankaŭ pro tio! Mi petas vin aperigi tiun anoncon en iu via E-periodaĵo. Dankon! Eble troviĝos ankaŭ iu avo aŭ bonvolulo. Tamen vi vidas, kiom da bonvoluloj kaj kunlaboremuloj trovis sin inter la francaj fervojistoj kaj aliaj "ĉiuj esperantistoj". Mi opinias, malĝusta insisto, ke la komencantaj esperantistoj nepre skribu mem en Esperanto. Estas granda peno skribi en la fremda lingvo. Kaj ĉiu peno estas problemo, kaj neniu problemo vokas plezuron kaj volonton. En la unua etapo mi mem tradukas la infajnajn nacilingvajn leterojn. Estas interese por miaj infanoj, ke sub la nacilingvaj vortoj aperu ilia esperanta ekvivalento. Tiel la lernantoj vidas kiel aspektas kaj iom konatiĝas pri alia lingvo. Same la aliaj pri la rusa. Nun jam ses miaj geknaboj post 3-4-monata lingvostudado memstare skribas siajn leterojn. Kaj mi multe fieras pri ili. Preskaŭ ĉiuj regulaj vizitantoj de la kursoj legas la venintajn leterojn sen mia helpo.
      La infanoj estas en tiu aĝo, kiam ili serĉas novajn amikojn, ĉar la malnovaj estas tro konataj kaj iom tedis, kaj la novaj, malproksimaj amikoj ŝajnas multe pli interesaj kaj iom romantikaj. Pro tio ili deziregas korespondi kun aliaj landoj, sed post ricevo de leteroj iuj el ili ne ŝatas respondi, ne scias, kion respondi, ne sentas respondecon, ne komprenas, ke tia sama infano atendas lian (ŝian) leteron sur la alia punkto de la planedo. Plenkreskulo devas memorigi pri tio! Tiu plenkreskulo povas esti instruisto, patr(in)o aŭ alia bonvolulo. Estas tre GRAVA, ke la leteroj de ni venu al la adreso de la klaso, instruisto, plenkreskulo. Kaj la infano ricevu siajn leterojn en la lernejo, de la plenkreskulo. Tiam la korespondado estos kontrolata kaj akcelata. ĉar se iu infano rifuzos plu skribi leterojn, iu alia skribu al mia lernanto. Ankaŭ mi zorgos, ke via lernanto ĉiam havu leteramikon. Iom post la infanoj alkutimiĝas al lakoresponda disciplino kaj fariĝas respondecaj.
      La poŝtokeston mi vizitas lunde kaj vendrede. La E-lecionojn ni havas marde (en la lernejo mem, kie lernas la plejparto de miaj kursanoj, en du aliaj lernejoj la infanoj ankoraŭ ne ricevas leterojn, skribinte iom da al diversaj landoj) kaj sabate, dimanĉe en la Centro (tempopasigejo). Praktike la lernantoj ricevas siajn leterojn je sekva tago post la veno de la letero. Mi devigas ilin respondi dum unu-tri tagoj. Poste ĉio dependas de mi, ke la respondoj ne estas tro prokrastataj, sed mi devas kontroli, traduki la leterojn, ordigi, trovi koverton, enkovertigi, skribi la adreson, skribi mian leteron... Mi deziras, ke la leteroj iru-venu rapide kaj baldaŭ. Tiam la infanoj estos kontentaj kaj la amikeco estos konfirmata per la leteroj. Se la leteroj venas dufoje jare, la amikeco ne konsrtuiĝas. Kun veno de la leteroj la infanoj kun plia intereso memorfiksas la vortojn, regulojn, alkutimiĝas al la lingvo. Tiam miaj taskoj - amikeco kaj Esperanto-kono de la infanoj - plenumiĝas. Pli da E-parolantoj aperas sur la tero kaj tio estas merito de miaj plenkreskaj amikoj internaciaj.
      Sed okazas neatenditaj problemoj. Mi ĵus ricevis leteron de sinjorino, ŝia koverto estis ŝtele malfermita kaj mi ne scias, eble io estas ŝtelita. Estas, eble vi sendos al mi iujn leterojn, sed oni serĉante ŝiros kaj forĵetos la koverton. Mi havas tian sperton: unu mia korespondanto el Hispanio skribis en la angla lingvo sur la koverto, ke oni ne plu priŝtelu la leterojn de la infanoj. Tio estas kvazaŭ peto al la ŝtelemaj poŝtistoj, voko al ilia konscienco. Mi tradukis tiun tekston en la rusan kaj sendis tion al ŝi. Ŝi kopiis tion kaj nun ĉiufoje algluas la peton ne ŝteli sur ĉiun sian koverton, des pli se tie kuŝas leteroj de la infanoj. Mi konsilas ankaŭ al vi fari la samon kaj algluadi la peton sur la dorsan flankon de ĉiu via koverto, pakedo, sendata al mi.
      Por mi estas tre gravaj leteroj de viaj infanoj, la infanoj el via lando. Mi treege volas, ke niaj infanoj estu amikoj, kaj helpu al ili en tio nia kara lingvo. Kara Ĝeni, estas grandega laboro sidi kaj tradukadi la leterojn de la infanoj, kiuj ŝajnas esti tro primitivaj, sed por la infanoj iliaj leteroj estas tre karaj. Kaj kiel ankoraŭ igi la infanojn studi la lingvon? Estus bone trovi iun helpanton, sed kie preni tiun? Mia filo Stepan tradukas en la rusan senpene kaj kun videbla intereso. Mi ankoraŭ ne konfidas al li traduki en Esperanton. Tamen pasintsomere li estis interpretisto kaj ĉiĉerono por miaj du norvegaj gastinoj. Li akompanis ilin al Samarkando kaj al la montaro. Mi volas instrui miajn lernantojn pri Esperanto kaj ĉiu veno de leteroj el aliaj landoj stimulas, vipas ilian entuziasmon viziti la lecionojn, studi la lingvon. La infanoj estas senpaciencaj kaj ili deziras vidi rezultojn de sia penado. Ili deziras tuj uzi la lingvon de ili lernatan. ?u viaj infanoj estas samaj? En letero el Houston la lernej-direktorino skribas al mi:" Dankegon! viaj infanaj leteroj tre vigligis miajn gelernantojn lerni Esperanton!" La leteroj de la amerikanetoj estis tuj disdonitaj, tralegitaj kaj sabate (la 9-an de marto) mi jam prenos respondojn de miaj lernantoj. Mi klopodos, mi faros ĉion, ke amikeco inter Houston kaj Taŝkento daŭru longe, ke la infanoj sciu la lingvon de interncia amikeco, ke Usono estu iom pli da esperantistoj estontece. Sed estas ankaŭ negativaj ekzemploj. Mia amikino Jenny Goddard skribas, ke ŝia 9-jara ernanto Kajlo ne deziras viziti la E-lecionojn pro tio, ke neniu respondis al li el Taŝkento kaj Francio. Ĉu vi vidas, kiel la mondo estas kunligita kaj ĝuste de ni dependas, ĉu aperos novaj portantoj de la verda torĉo en la mondo, aŭ malaperos la dezirantoj studi kaj uzi nian karan lingvon.
      Pro tio mi petas ankaŭ ne prokrasti respondojn de la infanoj. Estus bone, se la infanoj sukcesu interŝanĝi la leterojn antaŭ la someraj ferioj. Mi volas, ke nia korespondado estu vigla kaj senhalta (non stop). Ni sendas niajn respondojn maksimume semajnon post la ricevo de viaj leteroj. Mi petas vin, ke viaj infanoj iom skribu pri si mem: kion ili ŝatas, kion ili kolektas, kion ili legas, kiujn filmojn ili spektas, kiujn bestojn ili havas, ili skribu ankaŭ pri siaj familioj, domoj, ĝardenoj , kion ili legis, pri siaj amikoj, lernejoj, amoj k.a. Tio multe ekzercigos la infanojn kaj ili memoros multajn vortojn. Kaj plej grave ili amikiĝos, konatiĝante. Viaj infanoj enmetu iujn memoraĵojn - bildkartojn, glubildojn k.s., ĉu bone? En unu el la lastaj numeroj de la Internacia pedagogia revuo estas skribitaj pli multaj temoj. Certe ne estas laboro de tradukanto de infanaj leteroj enviinda, tio ne estas mielo sed ĝi estas necesa. Pro tio mi iam laboras super la leteretoj ĝis malfrua nokta horo. Sed mi jam estas en tiu aĝo, kiam longa dormo ne venas. Ni devas nin okupi pri io, ĉu jes? Ja necesas, ke la infanoj ricevadu siajn leterojn. Nu, kiel ankoraŭ rezultodone instrui la infanojn?
      Nun mi rakontos iom el miaj aliaj novaĵoj pri mia laboro kun la infanoj.
      Mi ne scias viajn instru- kaj lernejkondiĉojn. Pro tio mi ne instrukciu, sed mi rakontu miajn agojn. Jes, ankoraŭ iuj plendas pri tio, ke la aŭtoritatoj malpermesas instruadon de Esperanto kiel fremdan lingvon. Mi iris al unu lernejo kaj proponis instrui tie Esp-on fakultative. La direktoro eklamentis, ke la infanoj estas superŝarĝitaj de la studobjektoj kaj la plia lingvo estas jam tro. Mi iris al alia lernejo kaj diris al la direktoro, ke mi povas aranĝi en la lernejo klubon pri internacia amika korespondado. Li diris, ke tio estas bona afero, ĉar ju pli da okupoj havos la infanoj (ekster la lernejo), des malpli da tempo restas por fiaferoj. Pri tio temis la anonco kaj mia prelegeta rondiro tra la klasoj. Mi prezentis korespondadresojn kaj instruis pri leterverkado. La infanoj verkis siajn leterojn en la nacia lingvo. Mi promesis traduki la leterojn kaj plusendi. Dum la klubkunvenoj mi rakontis pri diversaj landoj, kiujn mi vizitis kaj kun kiuj mi korespondas. Mi montris la ricevitajn leterojn el aliaj landoj, revuojn, BK, PM, prospektojn, glubildojn. Mi diris, ke tion mi ricevis el diversaj landoj. Iom mi menciis la lingvon, en kiun mi uzas. Mi sentis, ke venis ne indiferentaj infanoj. Ili interesiĝas pti diversaj aferoj. Ili vidas, ke mi estas interesa persono kaj mi multon scias. Mi deziris al ili plaĉi kaj deziris amikiĝi kun ili. Nur poste rakontis pli detale pri Esp-o kaj proponis ĝian instruadon. Tio estis aklame akceptita. Do, mi ekinstruis Esperanton. Kaj la direktoro jam ne enmiksiĝas en la laboron de la klubo, kies agadon difinas la membroj de la klubo.
      La unua direktoro pravis - la studado de ankoraŭa lingvo ne entuziasmigas la infanojn, nek ties gepatrojn. Sed pravis ankaŭ la dua direktoro! Oni devas manovri! Ni devas serĉi ne la lingvoamantojn sed korespondemulojn. Kaj da ili ĉiam abundas inter la infanoj. Kaj lingvo ne estas celo, sed rimedo, instrumento. Eble vi trovos korespondemulojn, amikojn por miaj geknaboj en viaj klasoj, en via urbo. Eble iu el plenkreskuloj dezirus amike korespondi kun miaj infanoj. Tiuj homoj povas skribi en la angla, sed ni respondos en Esperanto. Kredu min, traduki kelkajn infanajn leterojn dum du monatoj tio ne estas malfacila kaj temporaba. Parolu pri tio ankaŭ en via klubo. La pliaĝuloj estas pli akurataj kaj "malavaraj" korespondamikoj. Estas bonaj ekzemploj s-ro Felker el Burbank (Usono) kaj s-roj Schroeder kaj Blary el Francio. Mi havas miajn infanojn kaj familie ni parolas en Esperanto.
      Estis problemoj pri diversaj versaĵoj, kantetoj porinfanaj en Esperanto. Ion mi tradukis el la rusa sufiĉe mallerte. Mi ne povas skribi muziknotojn, fakte ĝi estas kantata kun diversaj melodioj, kiujn konvenas laŭ la ritmo. Mi uzis kelkajn.

Hund' kolbaseton ŝtelis,
Sed pro terura sorto
Ĝin kaptis kuiristo
Kaj faris al ĝi morton.
Ploregis ĉiuj hundoj.
Kaj nun la tomba ŝton'
Heroldas orlitere
Sur brile nigra fon', ke Hund'
kolbaseton ŝtelis, sed....

      Tion mi ne tradukis, sed ricevis el Ĉeĥoslovakio.
      La alia estas recitata kun tamburado per la polmoj aŭ bastonetoj sur veran tamburon aŭ simple sur tablon k.s. laŭ la ritmo de la versaĵo:

Olda tamburisto, olda tamburisto
Longe dormis.
Li vekiĝis, renversiĝis.
Tamburado komenciĝis:
Tam-tara-tam-tam.
Tam tara tam tam
Tam tara tam tam tam tam tam.

Ankoraŭ unu mia tradukaĵo, kiun mi instruis al miaj infanoj, kiam ili estis tre malgrandaj:

Ruĝa kokcinelo, flugu al ĉielo.
Viaj infanetoj manĝas bombonetojn
Tuj vi flugu ali. Vi ricevos de ili.

      La alia:

Pluve pluvas: gute gut'.
Malsekas padetoj.
Sed kuraĝe ni promenas.
Havas ni botetojn.

Mi ripetas, Vi estas atendata ĉiam en mia hejmo gaste.
Iuj alilandanoj jam spertis mian gastamon! Vi povas veni al mi ajnatempe. Mian hejmon povas uzi ankaŭ viaj geamikoj.
Mia hejma telefono - 57 24 87.

Kun koraj salutoj,
Eŭgeno S.Perevertajlo



Идея и создание: Гуров Юрий
E-mail: jucxjo©yandex.ru